Audio Extract of a lecture by Professor Collinson in Esperanto, Mainz 1958

Transcriptions of the audio extract are given below. The complete text in both English and Esperanto will be published in the forthcoming biography of Collinson's life and work.

International Summer University 1958 in Mainz, Germany. Dr Collinson, professor at Liverpool, England, speaks about “Etymology in national and international languages”.

"On one occasion, a commercial company deliberately adopted an erroneous form that arose in its office. It was the English word for a type of cloth, tweed, which I believe is now fairly international: tweed. At some point very early in the 19th century, a clerk in the London office of James Locke and Co miscopied the Scottish word for twill, tweel with an l (Zwillich in German). He substituted the name of the river Tweed. As this river had become well known at the time through the novels and home of Sir Walter Scott, the company, seeing the advertising value of the name, decided to use it for the cloth they were making.

I heard a similar story from my son-in-law about the American form aluminum. In English we say aluminium, but the Americans say aluminum, in contrast to the British word. In his aluminium company, the tale is told that a clerk left out the vowel i in an order for thousands of prospectuses and advertising leaflets, and that the firm, unwilling to spend a large sum on correcting the error, decided to use the spelling without the i.

However, as the Oxford and American English dictionaries clearly show, there was a long period of vacillation between aluminum and aluminium, both in Britain and in the USA! Indeed, a major American scientific association had already officially adopted the form aluminum over a hundred years ago.

So we see how etymology becomes surrounded by an array of myths, nay a whole folklore of guesses and conjectures. Newspapers continue to repeat them. Recently, for instance, it was stated that the cake known as simnel cake — that’s the second word on the board, simnel, S-I-M-N-E-L — originated in an argument between Sim (short for Simeon), who wanted to boil it, and his wife Nell (short for Helen), who wanted to bake it! They eventually agreed on a compromise, which was to boil the cake first and bake it later!

In fact the word was adopted from French, Middle French simenel, which is probably related to the Latin simila for a fine flour, surviving in the German word Semmel and in Italian semolino."

Internacia Somera Universitato 1958 en Mainz, Germanujo.

Profesoro doktoro Collinson en Liverpool, Anglujo parolas pri “La etimologio en naciaj kaj internacia lingvoj”.

"Ĉe unu okazo komerca firmao celkonscie adoptis eraran formon originintan en sia kontoro. Temas pri la angla vorto por ŝtofo, tweed, kiu, mi kredas, estas nun sufiĉe internacia: tweed. Komizo en la londona oficejo de James Locke kaj Kompanio iam tre frue en la 19-a jarcento miskopiis la skotan vorton por kepro, tweel kun l (angle twill, germane Zwillich). Li substituis la nomon de la rivero Tweed. Ĉar tiu rivero tiam estis bone konata pro la romanoj kaj loĝejo de Sir Walter Scott, la firmao, vidante la reklamvaloron de tiu nomo, decidis uzi ĝin por la drapoj, kiujn ili fabrikis.

Similan rakonton mi aŭdis de mia bofilo pri la usona formo aluminum. Ni diras angle aluminium, sed la usonanoj diras aluminum, kiu kontrastas kun la brita vorto. En lia aluminia firmao oni rakontas, ke iu komizo forlasis la vokalon i en mendo de miloj da prospektoj kaj reklamfolioj, kaj ke la kompanio, ne volante elspezi grandan sumon por korekti la eraron, decidis uzi la formon sen i.

Tamen, kiel la oksforda kaj la usonangla vortaroj klare montras, estis longa periodo de oscilado inter aluminum kaj aluminium, kaj en Britujo kaj en Usono! Fakte, grava usona scienca asocio oficiale alprenis la formon aluminum jam antaŭ pli ol cent jaroj.

Oni do vidas, kiel ĉirkaŭ la etimologio amasiĝas aro da mitoj, ja tuta folkloro de divenoj kaj konjektoj. La ĵurnaloj ankoraŭ ripetas ilin. Lastatempe oni asertas ekzemple, ke la kuko nomita simnel cake — tio estas la dua vorto sur la tabulo, simnel, S-I-M-N-E-L — originis en disputo inter Sim aŭ Simeono, kiu volis boligi ĝin, kaj lia edzino Nell aŭ Helenjo, kiu volis baki ĝin! Fine ili interkonsentis pri kompromiso: nome la kukon oni unue boligis kaj poste bakis!

Fakte la vorto estas adoptita el la franca, la mezfranca simenel, kiu verŝajne parencas kun la latina simila por fajna faruno, postvivanta en la germana vorto Semmel kaj en la itala semolino."

The extract appears by kind permission of Osmo Buller, General Director of Universala Esperanto-Asocio.

Transcription and translation, courtesy of Simon Davies

 

Collinson audio extract in Esperanto, Mainz 1958.mp34.06 MB